26/10/2014

Biblio de la Diablo (Codex Gigas)

Ĉiuj bildoj alvenas el la Monda retbiblioteko.

En la 13a jarcento, Bohema monaĥo gravege pekis. Li tiel grave pekis, ke neniu fonto diras ekzakte, kion li faris. Liaj superuloj, konsternitaj pro tiom da malnobleco, prononcis la plej grandan punon: viva enmurigo.

Por elgliti el sia meritita turmento, la monaĥo promesis fari miraklon: li skribos libron enhavante la homa kono plene, por la gloro de la monaĥejo. Ĝis tio, la superuloj ne akceptis la proponon: aliaj monaĥoj jam laboris pri tio. Sed la monaĥo aldonis ion: li skribos tiun libron dum nur unu nokto.

Kiel rifuzi tiun proponon? Se la miraklo okazus, la Voĉo de Dio parolus, kaj la pekulo estos pardonita; se ne, la pekulo perdus nur unu nokton el sia puno. Kaj skribi libron, en Mezepoko, ne estas ĝoja afero: kopii librojn, kaj ĉefe Bibliojn, estas jam ofta puno por la monaĥoj. La superuloj do finfine akceptis.

La monaĥo do eklaboris. Sed je noktomezo, li komprenis ke la miraklo ne okazos, kaj ke li neniam finos tiun libron. Kondamnita ĉiukaze, li decidis peti helpon al la ununura estaĵo kiu ankoraŭ akceptus helpi lin: la Diablo. Li akceptis kontraŭ lia animo helpi lin. Li do skribis grandegan kaj belegan Biblion, kun aliaj sciplenaj libroj, kaj la monaĥo estis (tere) savita. Por danki la Diablon, la monaĥo desegnis lin; estas la bildo, kiun vi povas vidi dekstre kaj supre.

Tiu rakonto ja estas legendo, kiu jam ekzistis en Mezepoko. Kaj vidante la Codex Gigas, ankaŭ nomita Biblio de Diablo, oni komprenas kial.

Ĝi estas la plej granda mezepoka manuskripto, kiun ni ankoraŭ havas. Estas kial oni nomas ĝin Codex Gigas: tio signifas gigantan kodekson. La sama vorto gigas estas uzita por nomi la gepatrojn de la dioj en la grekroma mitologio.

Ĝi enhavas 310 pergamenajn foliojn, kiuj mezuras 890x490 milimetrojn. Ĉiu paĝo havas du kolonojn, kaj ĉiu kolono havas 160 liniojn. La literoj mezuras inter 2,5 kaj 3 milimetrojn. La skripto estas do tre malgranda por granda libro kiel tiu ĉi.

Ĝi estas skribita de nur unu kopiisto, kiu ankaŭ iluminis ĝin kaj desegnis en ĝi. Kaj tio ja estas stranga: ĝenerale, pluraj skribistoj partoprenis en la kopio, kaj aliaj homoj desegnis kaj ankoraŭ aliaj iluminis. La literoj estas la samaj ekde la komenco ĝis la fino: tio estas unikaĵo, eĉ en la libroj kopiitaj de nur unu persono. La kopiisto probable skribis la libron dum 20 aŭ 30 jaroj: li maljuniĝis, lia vido malaltiĝis, liaj manoj ektremis. Sed nenio estas videbla! Oni ja povas kredi, ke tio ne estas natura…

La desegnita Diablo estas alia unikaĵo. En Mezepoko, oni ne desegnis la Diablon sola. Li regas sur la Infero, li do havas kortegon. Sed en tiu bildo, la Diablo estas sola, grandega, kaj timiga. Oni do povas kredi ke tiu bildo estas respektoplena por la Diablo. Estas eble kial la legendo diras, ke ĝi estas danko. Sed fakte, se la Diablo en tiu bildo estas sola, estas ĉar li estas mallibera: du muroj ĉirkaŭvolvas lin. Kaj en la antaŭa paĝo, kiel videbligas la venontan bildon, estas desegnita la Ĉielan Civiton: li do ne estas vere sola! En la aliaj paĝoj estas skribitaj ekzorcaj tekstoj; li do estas plurnivele mallibera.

Tiu bildo multe interesis la gehomojn dum la jarcentoj: la du paĝoj estas pli eluzitaj ol la aliaj, pro tro longa sunumo!

Se vi volas scii pli pri tiu kodekso, kaj se vi scipovas la Svedan, la Ĉeĥan aŭ la Anglan, vi povas legi la retpaĝaron pri ĝi farita de la Reĝa Biblioteko de Stokholmo, kie la kodekso estas konservata: http://www.kb.se/codex-gigas/.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: