Geloto

Mi prezentos tie ĉi mian propran artefaratan (do ankoraŭ nefinitan) lingvon: Geloto ("gelota" signifas "lingvon" en Geloto). Ĝi ne havas alian celon ol mia propra plezuro, ĝi ne estas internacia helpanta lingvo, sed persona lingvo. Mi ne volas krei konkuranton al Esperanto. Do ĝi ne celas esti simpla aŭ internacia, sed ĝi estu lernebla (se ne, ĝi ne estus vera homa lingvo, ĉu ne?).

Enkonduko

Geloto estas lingvo en kiu la radikoj estas nepre formitaj de tri konsonantoj, kiu donas la sencon. Kontraŭe, la vokaloj donas la gramatikaĵojn. Ekzemple, la nomo de la lingvo, funkcias tiele: la radiko estas GLT, kaj ĝi signifas "lingvon", la unua vokalo "e" precizigas ke la vorto estas nomo, la dua ("o") precizigas la genron, kaj la tria ("a") estas kaza finaĵo (nominativa).

La radikoj havas neprecizan sencon. Do, la sama radiko, kun aliaj vokaloj, povas signifi malsamajn aĵojn: GLT povas do signifi "paroli", "lingvo", "parolo", "pri lingvo", …

Mi laboras pri ĝi ekde aprilo 2013, sed malregule.

La plimulto de la dokumentoj pri ĝi estas en la Franca; se vi scipovas tiun lingvon, vi povas legi pli tie ĉi. Blogo estas skribita nur en Geloto; vi povas legi ĝin tie ĉi.

Se vi havas demandon, rimarkon aŭ eĉ mallaŭdan kritikon, nepre ne hezitu skribi ĝin komentante!

La unua vokalo

La unua vokalo signas la gramatikan kategorion.

Se la unua vokalo estas "a", la vorto estas verbo ("galōta" signifas "paroli"). Tiukaze, la dua vokalo signas la tempon kaj la tria la personon.

Se la unua vokalo estas "e", la vorto estas nomo ("gelota" signifas "lingvon"). Tiukaze, kaj kiel en la adjektivoj kaj adverboj, la dua signas la genron kaj la tria la kazon. Ĝi povas esti propra nomo aŭ ne ("gelota" signifas ja "lingvon", sed estas ankaŭ la propra nomo de mia lingvo, do Geloto). Oni ne povas diferenci la proprajn nomojn de la aliaj(1).

Se la unua vokalo estas "i", la vorto estas adjektivo ("gilota" signifas "lingva"). Ĝi estu akordigita kun la nomo, kiun li kvalitigas (ekz. "lalaga gidole gelote", "mi ŝatas grandan lingvon").

Se la unua vokalo estas "o", la vorto estas adverbo ("golota" signifas "lingve"). Ĝi estu akordigita kun la adjektivo aŭ la adverbo, kiun li kvalitigas, se li kvalitigas adjektivon aŭ adverbon; se li kvalitigas verbon, li estu en nominativo se li ne kunportas ideon de movo, kaj akuzativo se jes (kiel en Esperanto).

Kiel mi diris hieraŭ, por la verboj, la dua vokalo signas la tempon kaj la tria la personon.

Verboj

Kiel vi legis supre, la unua vokalo estas "a" por la verboj; tiukaze, la dua signas la tempon. Ekzistas ok tempoj en Geloto. Vidu:

  • a = estanteco
  • e = estinteco (agado finita = perfekto)
  • i = estinteco (agado nefinita = imperfekto)
  • o = estonteco
  • u = amplifanto (speciala tempo por la subordigitaj propozicioj)
  • ō = infinitivo
  • ā = participo
  • ē = subjunktivo

Pri la tria vokalo, ekzistas la ses tradiciaj personoj (a e i o u ō), kaj du aliaj, kiuj anstataŭas la imperativon (ā en la singulare, kaj ē en la pluralo). Tiu "volitivo" estu kunmetita kun la tempoj. Oni do povas havi imperativon estantecan, estintecan, estontecan, …

Nomoj kaj adjektivoj

La nomoj estas markitaj de unua vokalo "-e-", kaj la adjektivoj de unua vokalo "-i-".

Por ili, la dua vokalo ne estas la tempo, sed la genro. En Geloto, ekzistas kvar genroj:

  • a = malina
  • e = ina
  • i = neŭtra (por seksaj aĵoj, kiuj estas nek ina nek malina)
  • o = nedeterminita (por neseksaj aĵoj, kaj aĵoj kies sekso estas nekonata)

La tria vokalo estas la kazo. En geloto ekzistas kvar kazoj, kiuj ĉiuj ekzistas singulare kaj plurale:

  • a/u = nominativo
  • e/ō = akuzativo
  • i/ā = genitivo
  • o/ē = dativo


Baldaŭ pli!


1 : Fakte, la plimulto el la propraj nomoj ne estas origine Gelotaj, do ili estas importitaj en Geloton, kaj ili tiukaze estas rekoneblaj dank’ al la prefikso "ta-".

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: